Soneto kontraŭapostrofa
mi legas poemojn de majstroj 
duonfermante la okulojn 
ĉar mi ne komprenas ŝerculojn 
pro apostrofoj kiel astroj 

kiel Brendon Clark jam prijuĝis 
misuzo de la apostrofo 
estas poema katastrofo 
de kiu mi ne ĉiam fuĝis 

li pravis ĉar sono de frazo 
devenas ĝuste de vokaloj 
stakato ne estas emfazo 

sed tamen por esprimi fakton 
pri la apostrofaj skandaloj 
oni devas trarompi takton
Zuriko, la 15an de marto 2001