Soneto kun la araneo
perfortita aviadilo 
hodiaŭ kaj antaŭ cent jaroj 
de NUPTO premieraj faroj 
en nobel-kamparana stilo 

antaŭ dekkvin jaroj la Patro 
mortis - diferenco ne gravas 
ĉar nunaj ĥoĥoloj malpravas 
reale ne nur en teatro 

la patra spirito min benas 
mi sentas lian dezirecon 
kiu ĉiuflanke alvenas 

malantaŭ fenestrokovrilo 
l' araneo trovis eblecon 
pasigi vintron en trankvilo
Bastiono de Silento, la 16an de marto 2001