Soneto je diversfrateco
Mario Rios Montt - episkopo 
sian fraton Efrain akuzas 
pri murdoj - jes li ne rifuzas 
verdiri kiel filantropo 

antaŭulo Juan Gerardi 
estis murdita de soldato 
ordonita de lia frato 
kiu murdis anstataŭ gardi 

tiun piulon mi admiras 
malgraŭ multegaj malpuraĵoj 
per kiuj li sin mem eĉ ŝmiras 

batalon "frato kontraŭ frato" 
mi konas de la travivaĵoj 
jen mia plena aprobato
Zuriko, la 25an de marto 2001