Soneto je teatra moro
sonoras muziko de vorto 
alvenas impresa konvinko 
ke voĉo estas ora klinko 
por pordo de spiritkomforto 

vi vidas ion aŭdas ion 
sonoroj plektiĝas kun gestoj 
akceptoj kaj ankaŭ protestoj 
esprimas nenion aŭ ĉion 

priludas ofte akompane 
violonisto pianisto 
intence favore aŭ vane 

finfine vi sentas sin ĝue 
mem kiel ludata artisto 
kun arta etoso kongrue
Zuriko, la 27an de marto 2001