Soneto je mia principo
praktikis mi jenan principon 
unue arto kaj naturo 
poste komerco kaj bravuro 
je ĉio velnavigi ŝipon 

l' agento pri literaturo 
senpaŭze mordas suban lipon 
mi ŝatas tiun krudan tipon 
ne ligante lin kun futuro 

kiam mi kompletas la skipon 
por la venonta aventuro 
li tordas el sablo la vipon 

antaŭe por atingi kripon 
per kapo mi batos al muro 
ĝis kiam trarompos mi ŝtipon
Zuriko, la 31an de marto 2001