Soneto pri Wannsee-balado
en tiu ĉi tago naskiĝis 
(ne kalkulu virinajn jarojn)
ŝi kiu rompis kontraŭstarojn 
pro tio eĉ ni amikiĝis 

ne estis facila etapo 
de l' vivo sed tre interesa 
nomiĝis ŝi simple Teresa
en urba insulo sur mapo 

tra Wannsee - la berlina lago 
navigis kankro kun fiŝino 
velŝipe dum feliĉa tago 

separe ili albordiĝis 
al du havenoj de Berlino 
balado tamen ne finiĝis
Zuriko, la 7an de marto 2001