Soneto tute frakasita
al Bastiono de Silento 
mi venis per la aŭtobuso 
ene frosto ekstere pluso 
nula horo - ĝusta momento 

post kelkaj minutoj l' kameno 
ekflagris per flamoj varmigaj 
kaj venis diinoj instigaj 
inspire grava fenomeno 

dum muzoj min sole atakis 
radio pri demonstracioj 
virinaj diris - fajro krakis 

influoj min tute forlasis 
feministinaj ovacioj 
ĉi tiun soneton frakasis
Bastiono de Silento, la 8an de marto 2001