Soneto je la artluantoj
"mi estas arto ĝis la fino 
se mi la eternon akiros 
mia arto kun mi foriros 
nur mito restos kun fascino"

en la ordinara anonco 
iu volas Ernst Jandl imiti 
aŭ de Tadeusz Kantor citi 
"la mortan klason" laŭ prononco 

post Joseph Beuys venis "bojsetoj" 
kiuj provis fari pastiĉojn 
kun tute aliaj korsetoj 

la kreoj vivas kun kreantoj 
farante specifajn kondiĉojn 
neatingeblajn por luantoj
Zuriko, la 10an de aprilo 2001