l' dektrian - la Granda Vendredo frue postkuris mi l' inviton forlasante la varman liton por la evangelia kredo unuafoje en la vivo en la preĝejo protestanta la geamikojn asistanta mi sentis je preĝa motivo la pano estis iom seka sed blanka vino bonkvalita kaj la predikado pensveka ankoraŭ unu viva sperto pri la simbolo krucigita ĉeokaze kun ĥorkoncerto