Soneto aere sagaca
la domo staras ĉe la placo 
meze de la urbo malnova 
angule sed facile trova 
kun pordo kiel en palaco 

de l' kvara etaĝo tre suna 
disvastiĝas la vidindaĵo 
tra flore bunta ornamaĵo 
sagacas aero fortuna 

la turo de la sankta Petro 
brilas per la granda horloĝo 
aspektanta kiel paletro 

inspiron pentras surĉiele 
artista spirito de Doĝo 
kiu troviĝas oriele
Zuriko, la 16an de aprilo 2001