Soneto kun Rom-incendio
trajno estas domo vetura 
oni povas kafe babili 
kaj vojon vidinde utili 
por vivo restu aventura 

tempo ne ŝajnas esti mono 
kiel en la ĉiutageco 
ĉar venas alia ebleco 
pri sonĝo je mondorekono 

en Romo malantaŭ stacio 
subite sur iu tegmento 
ekestis vera incendio 

tuj fajrobrigada sekcio 
venis en la ĝusta momento 
neiĝis spektakla ardio
Romo, la 18an de aprilo 2001