Soneto pri si kaj kun si mem
estas momentoj ke la homo 
iras antaŭen sed ne scias 
kiel kien - ĉio funkcias 
en la taktoj sen metronomo 

poste revenas al la domo 
analize ne gradacias 
kaj nenion deklaracias 
simple sen iu ajn simptomo 

senmove sidas sur teraso 
rigardas senlimecan maron 
malantaŭ fora sasafraso 

ne pensas pri batala klaso 
eliminante kontraŭstaron 
nur por si mem sen embaraso
Lingua, la 21an de aprilo 2001