Soneto kun vilaĝgvidanto
la okdekjaraĝa maristo 
kun vive signita vizaĝo 
per zorgoj laboro kaj saĝo 
montris sin kiel salinisto 

en la vilaĝa muzeeto 
laboriloj de praepokoj 
primitivaj ŝipaj rulblokoj 
kaj ĉiam mizera budĝeto 

sed homoj malgraŭ katastrofoj 
restas pacience fieraj 
en himnoj kaj en antistrofoj 

la konvinkita navigisto 
memoras pri rondoj bieraj 
kaj ŝajnas esti optimisto
Lingua, la 24an de aprilo 2001