mia edzino forveturis al fama intermonta klostro kaj mi hejme per mia rostro sub citronarboj aventuris precize mi kuŝis sur lano rigardante flavajn citronojn bluan ĉielon arbajn kronojn skribante peanon pri sano bruniĝis sune mia korpo unue dorse poste bruste mi ekruĝiĝis kiel sorpo Barbara revenis kun torto kiun ni ekmanĝis bonguste jen mia italia sorto