Soneto pri rompita vojo
kuiri fromaĝon kun vino 
kaj guste miksaj kondimentoj 
estas arto - la komplimentoj 
por mia amata edzino 

dudek minutoj antaŭ l' oka 
sufiĉas por akiri celon 
sed trovis mi traman kverelon 
la afero okazis moka 

dum tramgvidanto diris klare 
"ni daŭre ne povas veturi" 
la tempo reagis amare 

l' teatro ne volis atendi 
do ekkomencis mi murmuri 
anstataŭ blasfemante plendi
Zuriko, la 7an de aprilo 2001