alternativa oranĝisto festas eternan naskotagon Margrit Reist kuracas lumbagon ĉe la dieta kuracisto "ĉu vi drinkas?" "ne mi ne drinkas" "eble vi manĝas marmeladon" "ne mi preferas bovruladon" "kaj vi min tute ne konvinkas" ekestis spirita cikatro ĉar mi ne atingis la straton kie troviĝas la teatro pro simpla trama kolizio evitis mi monarkoraton bonpluman sed sen la vizio