Soneto pri mondo formika
herbejo odoras per fojno 
nur unu flanko flavas flore 
pejzaĝon striitan kolore 
eniras monto kvazaŭ kojno 

formikoj de kulmo al kulmo 
trairas serĉante la vojon 
por gvidi la tutan konvojon 
al ombro sen la suna fulmo 

ilia mondo estas eta 
la vidindaĵo limigita 
per la instinkto societa 

komuno ŝajnas programita 
de iu mistero sekreta 
kaj ĉiu funkcio ekscita
Bastiono de Silento, la 13an de majo 2001