Soneto je damaĝa kazo
komencantaj speleologoj 
eniris la ĵurasan groton 
naturo preparis komploton 
por la sociaj pedagogoj 

savado daŭris kelkaj tagoj 
partoprenis centoj da homoj 
riskuloj revenis al domoj 
ĉifoje ne por sarkofagoj 

savado estis multekosta 
por la savatoj tre danĝera 
damaĝo nuntempa kaj posta 

restas konsciencaj makuloj 
socio ekestis kolera 
pro stultaj malrespondeculoj
Bastiono de Silento, la 19an de majo 2001