Soneto nome Silezio
en la tria insurekcio 
precize antaŭ okdek jaroj 
ne malaperis kontraŭstaroj 
pri poleco de Silezio 

hodiaŭ nur eta mencio 
memorigas pri la evento 
en kiu malvenkis entento 
ĉar malpravis koalicio 

estas leciono por NATO 
ke ne ĉiam venkas Goljato 
eĉ kun usona aprobato 

nun Silezio estas pola 
kaj historio aŭreola 
restadas denove petola
Bastiono de Silento, la 2an de majo 2001