Soneto je la scia ludo
"Kiu estos milionulo?"
ekestis milionulino 
tute modesta dommastrino 
malscie foriris stultulo 

la ludo sciencĝenerala 
fascinas homojn senmezure 
provokas edukas kulture 
eĉ se ŝajnas esti banala 

la vojo al tiu podio 
okazas ege malfacila 
feliĉo decidas ne scio 

oni povas longe heziti 
ĉe la demando malutila 
kaj poste eĉ sin kompromiti
Zuriko, la 21an de majo 2001