Soneto pri fuĝo al si mem
religio - la fenomeno 
de la kolektiva imago 
individue estas plago 
ĝis la limo de la elteno 

jes aŭ ne - morala hezito 
ĉu preĝo okazas sufiĉa 
kaj peko eta aŭ tro riĉa 
por resti la dia dungito 

la homo ne rajtas prijuĝi 
konduton de la eklezio 
pri tiu tasko zorgas Dio 

sed oni povas simple fuĝi 
al propre fermita konscio 
sen danĝera situacio
Zuriko, la 22an de majo 2001