Soneto lasta en la vico
por mia nomo mankas loko 
en la kataloga indekso 
ofenda morala kodekso 
inspiras unue al moko 

maluza okazas "alvoko" 
do mi nuligas kun reflekso 
anoncojn en tuta amplekso 
kaj tiel estiĝas provoko 

mi hontis pro malpurigado 
en tiu diletanta grado 
ĝis favora liberigado 

nun ridas konscienco pura 
per travivaĵo aventura 
al kreo ankoraŭ futura
Bastiono de Silento, la 25an de majo 2001