Soneto kun flamanta rozo
Marianne kaj Norbert nin vizitis 
kun rozo kiun mi tuj plantis 
en loko kie besto hantis 
tuj poste tondro nin iritis 

nur unufoje io tondris 
sur ĉielo ne estus nubo 
pri evento ekestis dubo 
eble iu monstrego ogris 

subite en kamena fumo 
mi ekvidis ŝian vizaĝon 
ĝuste komenciĝis forumo 

"kiel vi fartas" ŝi demandis 
"mi oferas rozan omaĝon" 
arbusto per flamo marĉandis 
Zuriko, la 28an de majo 2001