Soneto pri festa enuo
ĉu kredas vi kara kolego 
poloj festas tagon nacian 
Marian kaj konstitucian 
ekestis naŭtaga festego 

neniu lando sur la mondo 
havas tiel longan festadon 
forlasante la laboradon 
ĉiuj sidas ĉe l' festa rondo 

eble mi ne plu estas polo 
ĉar mi ne ŝatas mallabori 
kaj poste pro mizero plori 

pro tiu konstanta petolo 
oni devas certe dolori 
ĉar ĝi ja ne povas valori
Zuriko, la 3an de majo 2001