Soneto pri rajonknabino
majstra verko literatura 
Irmgard Keun skribas pri knabino 
perdita en urbo Berlino 
ama vivo estas terura 

tre taŭga por pluva dimanĉo 
legaĵon oni glutas diste 
enhavo disvolviĝas triste 
saltante de branĉo al branĉo 

nesubigitaj emocioj 
trairas al fortaj emfazoj 
per malplenumaj ambicioj 

kontraŭ diversaj tradicioj 
ne litoj sed spirit-oazoj 
fiksas lokojn de dram-funkcioj
Zuriko, la 6an de majo 2001