Soneto nome Jakub Działak
Jakub Działak - violonisto 
denove venkis la konkurson 
vokante pri si la diskurson 
restante jam monda artisto 

li reprezentas Liĥteŝtajnon 
kaj Svislandon en stranga rolo 
ĉar li civite estas polo 
ekzercas la tutan semajnon 

por ludi bone kvin minutojn 
de Paganini la kapriĉon 
serĉante majstran atributojn 

kun mi li tiel longe ludas 
ĝis li kaptas perfektkondiĉon 
por kredi ke mi sonon studas
Zuriko, la 7an de majo 2001