Soneto eksterordinara
David Yaki ĵus telefonis 
kaj diris ke ĉio jam preta 
por nia koncerto - diskreta 
kazo ankoraŭ ne eksonis 

"mi havas monon por artistoj 
eĉ se spektantanoj ne venas 
mi la koncerton entreprenas 
restante inter altruistoj"  

mi telefonis al kolegoj 
muzikistoj pri la afero 
por ili pensu pri fortegoj  

"Calgary en universitato 
la plej taŭga loko sur tero" 
ni restas kun tiu konstato  
Bastiono de Silento, la 27an de junio 2001