Soneto je sektoforlaso
"ĉu vi parolas esperante?" 
"jes - oni povas diri - bone 
ĉar lingvo aspektas impone 
ankaŭ bonsone do amante" 

tamen venis ĝusta momento 
por diri pri kio mi pensas 
esperanta movo intensas 
sed nur en sektuma fragmento 

en movado egzistas sektoj 
kiuj batalas pri nenio 
kaj tio estas ironio 

oni agadas por efektoj 
tamen tute ne por utilo 
taŭgas tiu fermita stilo 
Zuriko, la 3an de junio 2001