se estus ebleco elŝalti en unu momento memoron kaj per tio sanigi koron mi ne povus inklinon halti enŝalti ni ankaŭ ne povas kiam la memoro jam fuĝis amnezio tion prijuĝis similaĵojn ni ĉie trovas por ni restas rajto memori eĉ se ĝi agas kontraŭ volo kaj pro timaj memoroj plori memorado formas kutimojn tamen ofte kun aŭreolo ni forgesas homarajn krimojn