Soneto tute supozebla
pro naskiĝtago en gazetoj 
pri Czesław Miłosz oni skribas 
mi tiujn enhavojn prohibas 
kaj ĵetas ilin al korbetoj 

li estas certe la formato 
pri kiu oni devas scii 
sed - ho Dio - ne emocii 
je popola vortakrobato 

Miłosz povas esti la ĉefo 
aŭ prezidento de la ŝtato 
en Serbio - simila efo 

Miłosz Miloŝeviĉ - radikoj 
identaj - l' dua apostato 
l' unua kun multaj komplikoj 
Bastiono de Silento, la 1an de julio 2001