Soneto pri nepra obstino
poemojn mi skribas vespere 
kiam aŭroro ruĝas mite 
ankaŭ frumatene medite 
meztago pasas interfere 

sendepende de mia stato 
vetero humoro kaj sano 
kun anĝelo aŭ kun satano 
soneto ekestas laŭ ŝato 

ĉiutage kaj senescepte 
en tago de operacio 
kaj kiel eblas novkoncepte 

en operacia salono 
ekdormis mia ambicio 
tuj poste ekfunkciis kono 
Zuriko, la 17an de julio 2001