Soneto kiel opereta
nupto unufoje okazas 
kaj ĉiam estas opereta 
feliĉo ĉiam ŝajnas preta 
tial gejunuloj emfazas  

gastoj estas bondeziremaj 
ridas afable kaj promesas 
ĉion bonan kaj ofte jesas 
en efekto fariĝas ĝemaj 

kiam gejunuloj rukulas 
plenaĝuloj ridas volupte 
kaj pri venonteco spekulas 

tuj opereto malaperos 
vivo ne plu aspektos nupte 
kaj multajn problemojn oferos 
Bastiono de Silento, la 2an de julio 2001