Soneto por ĉiutageco
Barbara venas de Hamburgo 
mi devas purigi loĝejon 
entutan malordan skribejon 
kiel ĉiam ĉe demiurgo 

ekestas stakoj de paperoj 
inter ili ankaŭ fakturoj 
kaj diversaj makulaturoj 
ekzemple noticaj kajeroj 

nun telefonas David Yaki 
kiu havas sendormajn noktojn 
li devas nepre iom vaki 

ankoraŭ legoman foiron 
mi devas viziti kaj doktojn 
por survoje trovi inspiron 
Zuriko, la 24an de julio 2001