Soneto respekte por montoj
la sama vojo alitempe 
povas esti pli interesa 
por muskoloj milde karesa 
ankaŭ ĉe akvofaloj trempe 

akvo dispersiĝas sur roko 
kaj ekestas ŝaŭmo vapora 
per malvarmigado valora 
estas ege ripoza loko 

ni ankaŭ revenas samvoje 
ĉar tiun belan ĉirkaŭaĵon 
ni jam travagadis kelkfoje 

malsupren ni iras tra pontoj 
evitante ĉiujn baraĵojn 
kun granda respekto por montoj 
Trachsellauenen, la 30an de julio 2001