Soneto pri grupa vizito
Christa Giorgio Rubina Mara 
familio tre simpatia 
tial etoso familia 
ekestis eĉ fariĝis rara 

sur herbejoj apud ĝardeno 
knabinoj perdiĝis en floroj 
kaj faras kronetojn laŭ moroj 
por aliaj daŭras festeno 

plenaĝuloj drinkas kaj manĝas 
ankaŭ ĉeokaze dikiĝas 
dum Barbara ludojn aranĝas 

vespere kantoj ĉe kameno 
pli kaj pli tamen trankviliĝas 
alvenas ripoza domeno 

Bastiono de Silento, la 11an de aŭgusto 2001