Soneto sen muzea libro
Horgen - muzeo de vilaĝo 
iloj eĉ de ŝtona epoko 
nun jam pritraktata kun moko 
ĉar gravas venonteca staĝo 

pri Bastiono de Silento 
libron oni ĝuste ne trovis 
mi ĝin havis kaj havi povis 
ĝi malaperis por momento 

kiel de Bruno Schulz pentraĵoj 
en Drohobiĉo - de la muro 
ŝtelitaj estas valoraĵoj 

Barbara pro naĝo tre laca 
parolas ankaŭ pri futuro 
por mi ĝi fariĝas minaca 
Horgen, la 12an de aŭgusto 2001