Soneto kun bruo blasfema
ni sidis en eta haveno 
apud jaĥtluadostacio 
pro tro da suno emocio 
bruis sur la tuta tereno 

junaj megalomaniuloj 
kriis kaj laŭte parolaĉis 
tio al ni tute ne plaĉis 
ili okazis eĉ stultuloj 

estis belega ĉirkaŭaĵo 
kaj ili bruis kiel brutoj 
spegulis en akvo verdaĵo 

"vi agas kiel sovaĝuloj
kun la primitivaj kondutoj!" 
strange - eksilentis kruduloj 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 2001