Soneto paradizetosa
denove ni grimpas surmonte 
al akvo tuj elglaciita 
preskaŭ frosta kaj ŝaŭmigita 
hardigos nian haŭton fonte 

rekte de degelita neĝo 
falas sur ni griza vaporo 
okazo antaŭ venos horo  
foriri al ĉiela seĝo 

ĝuste kiel en paradizo 
nur ni nudaj serĉas feliĉon 
sen iu ajn obstakla krizo 

nin ĉirkaŭigas neĝaj pintoj 
arbaro montras sian riĉon 
per beroj kaj alpaj jacintoj 
Scheuerboden, la 2an de aŭgusto 2001