Soneto ne ĉiam envia
kun timo pro laŭta agreso 
de tre malbezonata tono 
mi veturis al Bastiono 
de Silento je plena streso 

mi ne forĵetis mian timon 
kaj mi revenis al Barbara 
ŝi min konsolis mia kara 
donante min ŝian intimon 

kiam ŝi al mi telefonas 
la vivo estas pli malpeza 
verŝajne ĉiu tion konas 

"ĉu vin tio ne enviigas?" 
"komuneco estas apreza!" 
ne ĉio envion instigas 
Zuriko, la 26an de aŭgusto 2001