Soneto pri mastruma ŝtato
ĝuste kvar lingvojn havas svisoj 
interkompreniĝas konkorde 
ĉiutageco flugas orde 
kun eksterordinaraj glisoj 

ekzemplo por aliaj vana 
ĉar ili ekzemplon ne prenas 
sed en propraj formoj ĉagrenas 
revante pri vivo ĉampana 

svisoj estis iam malriĉaj 
kiel nun aliaj nacioj 
kun homoj ege malfeliĉaj 

sed laboremo kaj lerteco 
pri zorgoj de bankaj akcioj 
gvidis Svision al riĉeco 
Zuriko, la 27an de aŭgusto 2001