Soneto kun povo amasa
ne povas esti povo febla 
kiu ne kapablas ordoni 
elito rajtas fanfaroni 
sed tumulto estas povebla 

por amaso estas metodo 
ĝis nun ĉiu havas kolbason 
kaj politikan bierglason 
tio estas festena modo 

ingredienco de amaso 
estas individua homo 
kaj el homoj konsistas klaso 

homo agas per emocio 
ne per pensado en sindromo 
de amasa demonstracio 
Zuriko, la 28an de aŭgusto 2001