Soneto pri terkatastrofo
antaŭ la dekkvina mi vidis 
en Novjorko brulantan turon 
mi enŝaltis videoŝnuron 
kaj l' katastrofon surbendigis 

antaŭ ol ili ĉiuj falis 
entombiĝante en ruino 
ĉu ili jam sciis pri fino 
aŭ ĉu sin esperon regalis? 

pro tiu granda tragedio 
kiu tuŝis la tutan teron 
mi fermas libropremieron 

la libro kiel komedio 
kun funebro ne koincidas 
tiel mi  en tristo decidas 
Zuriko, la 11an de septembro 2001