Soneto je senhumileco
usonanoj per memlaŭdado 
apogas venkon iluzian 
bredas imagojn fantaziajn 
sed febliĝas mondoregado 

tragediaj okazintaĵoj 
tute ilin ne humiligis 
sed al pompa ago instigis 
plena de naciismaj draĵoj 

venĝo eniris mentalecon 
kaj minacas senŝuldajn homojn 
kiuj apogas trankvilecon 

ekstremecoj venas en paroj 
riĉuloj planas hekatombojn 
mizeruloj revas pri caroj 
Zuriko, la 13an de septembro 2001