Soneto pri memabsolvado
alvoko por esti prudenta 
maniulon ne ĉiam helpas 
ĉar li ĉiam pri venĝo jelpas 
laŭ sia moro fundamenta 

similaj homoj ne pripensas 
kio okazos post atako 
ke verŝajne finiĝos trako 
mankoj mentalecojn kompensas 

sufiĉas unu personeco 
kaj tuj la tuta ĉirkaŭaĵo 
agas per la sama stulteco 

post multaj jaroj de movado 
je ofte tragika restaĵo 
komenciĝas memabsolvado 
Zuriko, la 16an de septembro 2001