Soneto pri malpremiero
al premiero de la libro 
"CHoCHoLeNie" mi ne alvenis 
ĉar mi flugadon ne eltenis 
kaj mankis ĝusta ekvilibro 

venis amikoj de Berlino 
kaj de aliaj foraj urboj 
varsovianoj sen perturboj 
prenis informon pri angino 

telefone oni rakontis 
pri tiu ĉi trista kunveno 
kaj mi eĉ iomete hontis 

en Klubo de Librotenistoj 
troviĝas por verkistoj sceno 
venas ankaŭ esperantistoj 
Zuriko, la 18an de septembro 2001