Soneto senlime ebleca
interreto estas pordego 
al informada libereco 
kaj opinia senlimeco 
ankaŭ absoluta fortego 

kun punkto kun streko kun signo 
estas preciza kaj konkreta 
tamen senmezurece preta 
por kultura kaj scia digno 

oferas trukan multeblecon 
pro tio ni ne povas nei 
obstinan balaaĵarecon 

kiel uzi tiun multspecon 
por ke ne konsumi sed krei 
ne falante en banalecon  


Zuriko, la 2an de septembro 2001