Soneto kun ruĝaj papavoj
malbono nur ĉe komunistoj 
ĉar ili ŝuldas ja pri ĉio 
merito ne nur ironio 
apartenas al punaj listoj 

pro tio mi ilin eĉ amas 
dirante "ne mi sed nur ili" 
ruĝo povas nur maltrankvili 
sed mi ĝojas dum ruĝo flamas 

krom plezuro venas malgusto 
pro nigra hanto kiu mordas 
"ruĝajn papavojn" je arbusto 

jen komforta situacio 
ŝuldo kun malŝuldo akordas 
sendepende de proporcio 
Bastiono de Silento, la 25an de septembro 2001