Soneto ĉe komprena lingvo
Alex Zäh libregon kunportis 
notojn de l' deksepa jarcento 
pri Bastiono de Silento 
kaj pri historio raportis 

kien iri ĉu al lingvisto 
de kiu lingvo estas pura 
ĉu al Lupa koloratura 
sed certe ne al rokkantisto 

kiu kaŭzo situacia 
gvidas ofte al miskompreno 
en la lingvo internacia? 

ĝuste - konstanta komencado 
eĉ sendepende de deveno 
ripetiĝas la sama fado 
Bastiono de Silento, la 26an de septembro 2001