Soneto pri veturrezigno
mi veturas al flughaveno 
sed kiam mi estas en celo 
mi rezignas - ĉu bagatelo 
aŭ malsolida entrepreno 

la kongreso de absolventoj 
de l' pedagogia liceo 
okazos sen mia turneo 
eĉ se restas enviaj sentoj 

mi telefonas al kolego 
el niaj junaj lernejjaroj 
kaj venas parolilbojego 

ankaŭ instruistoj kaŝiĝis 
inter diversaj kontraŭstaroj 
mi melankolie perdiĝis 
Zuriko, la 28an de septembro 2001