Soneto pri vigla spirito
mortinta doktoro Rakowski 
neniun petis ludi rolon 
mem faris funebran parolon 
ne volis pri tio agnoski 

en preĝejo eĉ mankis ĉerko 
restis voĉo surbendigita 
je etoso funebrigita 
per rido de la olda kverko  

ĉe Janina Kasprzak post meso 
ni ekmanĝis polan bigoson 
spirante funebran etoson  

spirito ne flugas en streso 
nun saltas de stelo al stelo 
kaj ni drinkas je bagatelo 
Zuriko, la 29an de septembro 2001